Quintus Horatius Flaccus
AL CHLOË

Chloë, vi rifuĝas, kiel kuras
la kapreolido kun ektimo
sur kruto de monto al patrino
angora, se branĉoj eksusuras.

Ĉar al ĝi se inter moviĝemaj
folioj eĉ eta vento blovas,
aŭ verda lacert' arbuston movas,
la kor', la genuoj iĝas tremaj.

Sed vin mi, kiel leon' terura
aŭ tigro, ne volas ja frakasi,
ho volu la panjon jam forlasi,
kaj sekvu do viron, am-matura!